Elmer Snowden
Elmer Snowden (naskiĝis la 9-an de oktobro 1900 je Baltimore en Marilando; mortis la 14-an de majo 1973 je Filadelfio en Pensilvanio) estis usona banĝomuzikisto, bandestro kaj muzikentreprenisto.
Kariero
Elmer Snowden, kiu ludis svingan stilon sur sia tenorbanĝo, estas konata kiel la origina estro de la Washingtonians, kiu post kverelo kun Snowden elektis Djukon Ellington kiel nova estro. En la 1920-aj jaroj li mastrumis ĝis kvin bandojn sub sia nomo. Sondisko, kiun li verkis kune kun Bessie Smith en la jaro 1925, estis la pinto de lia ĵazkariero. En la fruaj 1960-aj jaroj li verkis kune kun Lonnie Johnson albumojn kaj partoprenis en 1967 la Berlinajn Ĵaztatojn.[1]
Disko
- Harlem Banjo (OJC, 1960) kun Cliff Jackson, Tommy Bryant, Jimmy Crawford
Rimarko
- ↑ Unu el la temaj pezocentroj tie estis la „historio de gitarludo en ĵazo“, je kio oni rigardis la banĝon kiel vojpretiganto por la gitaro; aliaj partoprenantoj estis Jim Hall, Sonny Sharrock kaj Buddy Guy.