Ĵazfesto je Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
JazzFest Berlin
Haus der Berliner Festspiele 02-2014.jpg
Haus der Berliner Festspiele, okazejo de la JazzFest Berlin
Loko Berlino
Aktiva 48 jaroj
Fondis Joachim-Ernst Berendt
Dato ĉiujare en aŭtuno
Ĝenro(j) ĵazo
TTT berlinerfestspiele.de
v  d  r
Information icon.svg

La Ĵazfesto je Berlino (ge.: JazzFest Berlin) apartenas al la plej antikvaj kaj plej renomaj ĵazaj eventoj en Eŭropo. Fondata en 1964 fare de Joachim-Ernst Berendt je la nomo Berliner Jazztage, la festivalo havas la famon de progresema kaj egale tradiciema ĵazfestivalo kun eŭropaj trajtoj. Ĝi okazas ĉiujare en aŭtuno; la organizanto estas la organizaĵo Berliner Festspiele [Berlinaj Festivaloj].

Historio[redakti | redakti fonton]

Berlina Filharmonio,
eventejo de la Berliner Jazztage

Unua okazejo de la Berliner Jazztage estis la Berlina Filharmonio. Berendt povis inklinigi la radion kaj televidajn staciojn de ARD, la televidstacion ZDF, la subŝtaton Berlino kaj la federacian registaron al financado de ĵazfestivalo konceptita internacia. Al la unuaj Berlinaj Ĵaztagoj Martin Luther King sendis salutleteron, en kiu li elstarigis la forton de la ĵazmuziko kiel fortikigo de la usona movado por civitanaj rajtoj.[1] Gravaj usonaj muzikistoj, kiuj estis pretertempe retiriĝintaj el la muziknegoco, ekz. Ornette Coleman, Charles Mingus kaj Gil Evans, elektis la Berlinajn Ĵaztagojn por sia reveno sur la scenejon.[2] Ĵazrecenzisto Nat Hentoff esprimis, ke la Ĵaztagoj estas „la ĉefa ĵazfestivalo de Eŭropo, se ne de la mondo“. [3] En 1967 Berendt povis organizi la unuan mondmuzikan feston de ĵazo („Jazz Meets The World“), multinstrumentisto Don Cherry muzikis kun simfoniorkestro, okazis bosanovo-koncerto kaj ankaŭ koncerto nome Jazz meets India kaj en „Noon in Tunesia“ grupo da beduenaj-muzikistoj muzikis kun George Gruntz, Sahib Shihab, Jean-Luc Ponty, Eberhard Weber kaj Daniel Humair.

Kongreshalo je Berlino, multjara eventejo de la Ĵazfesto je Berlino

En 1968 ekestis fondado de kontraŭ-aranĝo nome Total Music Meeting, kiu entute prezentis liberan muzikon kaj eŭropajn muzikistojn. La posteulo de Berendt, George Gruntz, kiu inter 1970 kaj 1994 tenis la artan direktadon, pli kaj pli metis la pezocentron sur kunfandoĵazon kaj sur ĵazo kiel mondmuziko. Albert Mangelsdorff, arta direktisto ekde 1995 ĝis 2000, siaflanke koncentrigis ĝin sur eŭropaj evoluoj.

Ekde la 1990-aj jaroj la festivalo denove estis kritikata. Oni riproĉis, ke la formado de la programa orientiĝo lamas. Dum kiam Mangelsdorff sukcesis levi la kvaliton de la festivalo, oni riproĉis je Peter Schulze ajnecon.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.-E.Berendt: Das Leben, ein Klang. Wege zwischen Jazz und Nada Brahma. Droemer Knaur, Munkeno 1996, p. 325
  2. J.-E.Berendt: Das Leben, ein Klang. Munkeno 1996, p. 326
  3. samloke.
  4. „Jazz ist anders“, Berliner Zeitung, 5-an de novembro 2007 kaj „Rührei in Wilmersdorf“, 7-an de novembro 2003

Artaj direktistoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: John Corbett
  • 2003: Peter Schulze
  • 2008: Nils Landgren