Embrace

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Embrace
Persona informo
vdr

Embrace estis mallongdaŭra usona punka bando el Vaŝingtono, kiu daŭris el la somero de 1985 ĝis la printempo de 1986.[1] Kun Rites of Spring, kaj Beefeater, ĝi estis unu el la ĉefaj bandoj de la movado nomita Revolution Summer (revolucia somero) de 1985,[2] kaj estis unu el la unuaj bandoj kiuj estis klasitaj de la gazetaro kiel emocia punko,[1][3] kvankam la membroj estis malakceptinte tiun terminon ekde sia kreado.[3][4][5] La bandon formis ĉefkantisto Ian MacKaye el eksa grupo de metalroka punko nome Minor Threat kaj tri iamaj membroj de la bando de lia frato Alec MacKaye nome The Faith: gitaristo Michael Hampton, drumisto Ivor Hanson, kaj basisto Chris Bald.[1][4] Hampton kaj Hanson antaŭe estis ludintaj kune en State of Alert (S.O.A.)[6] La bando ludis sian unuan spektaklon la 28an de Julio, 1985 ĉe Food for Thought, iama restoracio kaj muzikejo en la Vaŝingtona Dupont Circle;[7][8][9] ilia naŭa kaj fina apero okazis en la 9:30 Club en Marto 1986.[10][11][12] La nura registraĵo publikigita de la kvarteto estis ilia postmorta memtitolita albumo de 1987 nome Embrace,[1] estante influitaj de Faith EP Subject to Change.[4][13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Hall, Oliver. "Embrace – Biography". Amoeba Music. Alirita la 3an de Oktobro, 2016.
  2. Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). p. 193.
  3. 3,0 3,1 Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). p. 202.
  4. 4,0 4,1 4,2 Cogan, p. 97
  5. Ritesofspr (17a de Aŭgusto, 2006). Ian MacKaye - 1986 - Emocore is stupid. YouTube. Alirita la 27an de Septembro, 2016.
  6. Cogan, pp. 306-07
  7. Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). p. 165.
  8. Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). p. 183.
  9. Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). p. 211.
  10. Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). pp. 202-203.
  11. Andersen, Mark; Jenkins, Mark (Soft Skull Press, 2001). Dance of Days: Two Decades of Punk in the Nation's Capital. Kvara eld., 2009. Akashic Books. (ISBN 9781933354996). pp. 206-207.
  12. Zararity (29a de Decembro, 2014). Embrace - Live at the 9:30 Club, Washington, D.C. 1986 (Complete and remastered). YouTube. Alirita la 29an de Septembro 29, 2016.
  13. "The Faith: Subject to Change 12"". Kill from the Heart. Arkivita el la originalo el [1] la 9an de Marto, 2016.