Emma de Waldeck-Pyrmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma ±1900
Reĝo Vilhelmo 3-a kaj reĝino Emma

Emma princino de Waldeck kaj Pyrmont (1858 - 1943) estis la dua edzino de Vilhelmo la 3-a de Nederlando kaj la patrino de reĝino Vilhelmina.

Post la morto de Vilhelmo la 3-a en 1890 ŝi fariĝis ĝis 1898 regentino por sia filino. Emma konsideris ke estas tre valore publike elpaŝi kaj vojaĝis en 1891 kaj 1896 kun Vilhelmina tra ĉiuj provincoj de Nederlando. Tiel ŝi pligrandigis la popularecon de la reĝa familio kiu sub reĝo Vilhelmo la 3-a (kromnomo: 'Reĝo Gorilo') atingis sian malkulminon.

Eksteraj ligiloj