Enguerrand de Monstrelet
Enguerrand de Monstrelet (n. ĉ. 1390 en Montrelet Pikardio - 20-an de julio 1453) estis franca kronikisto de la Mezepoko. Li estas la aŭtoro de Kronikoj de Monstrelet farita por la Luksemburga dinastio, kiu rakontas la okazintaĵojn de 1400 ĝis 1444. Kiel kronikisto li prezentiĝas en la unua volumo de la Kronikoj kiel la posteulo de Jean Froissart.