Enutera pesario
Enutera pesario aŭ kupra spiralo estas kontraŭkoncipilo enmetita en la uteron de la virino.
La spiralo estas kutime T-forma plastaĵo ĉirkaŭvolvita de kupra aŭ kupra-ora drato. La kupraj jonoj malhelpas, ke la spermo atingu la salpingon. Se tamen estas fekundigita ovolo, tiam la fremdaĵo en la utero malhelpas ennestiĝon de la ovolo.