Erebuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ruinoj de la Fortikaĵo Erebuno

Erebuni (armene Էրեբունի) estas unu el la 12 distriktoj de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. La distrikto ricevis tiun nomon pro la tiea situo de la samnoma urarta fortikaĵo fondata en 782 a.K. de la reĝo Argiŝto la 1-a. Tiu fortikaĵo estas la komenco de la nuna ĉefurbo kiu prae nomiĝis Erebuni, sed kun la paso de la tempo tiu nomo ŝanĝiĝis al Erevan. Ĝi havas areon de 4.841 hektaroj kaj 119.800 loĝantojn. La distrikto havas ses kvartalojn — Erebouni, Nor Areĉ, Sari Taĝ, Vardaĉen, Muĉavan kaj Verin Hraĉen.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj