Erevana Internacia Filmfestivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erevana Internacia Filmfestivalo "Golden Apricot" estas ĉiujara kinofestivalo okazinta en Erevano, ĉefurbo de Armenio. La celoj de la festivalo estas "prezenti novajn verkojn de la kinoreĝisoroj kaj produktantoj en Armenio kaj eksterlandaj kinoartistoj de armena deveno kaj antaŭenigi kreemon kaj originalecon en la areo de kinearto kaj videarto" . La 5-a "Golden Apricot Film Festival" okazis en julio, 2008. Ĉefaj okazaĵoj de la festivalo estas kutime aranĝitaj en kinejo Moskvo

La ĉiujara filmfestivalo "Golden Apricot" estis establita en 2004 en Erevano, fare de la "Golden Apricot"-fonduso por kina disvolviĝo, la armena Unuiĝo de Film-kritikistoj kaj Film-ĵurnalistoj, apogita de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Respubliko Armenio, la Ministerio de Kulturo de Armenio kaj Bonfara fonduso por Kulturevoluo. Kanad-armena direktoro Atom Egoyan estis nomita prezidanto de la festivalo ekde 2005.

La Festivalo estas diligenta al la temo de Vojkruciĝo de Kulturoj kaj Civilizoj, kaj havas amason da filmoj reprezentante diversajn naciojn kaj religiojn, kolektive prezentante la riĉecon de la homa travivaĵo.

La plej gravaj premioj ĉe la festivalo estas la premioj Ora Abrikoto kaj Arĝenta Abrikoto por trajto, dokumentario kaj armenaj panoramofilmoj.