Ernő Tapasztó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Tapasztó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1975 (1975-11-29) (48-jaraĝa)
Okupo
Okupo reĝisoro • aktoro
vdr

TAPASZTÓ Ernő [pr. tapasto:] estas rumanuja hungara aktoro, reĝisoro naskiĝinta en Arado la 29-an de novembro 1975.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ernő Tapasztó estis en 1994-1995 ano de la Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro, poste ĵurnalisto de Nyugati Jelen, pli poste aktoro de Orkesztika kaj Új Színház en Budapeŝto. En 2007 li fondis kune kun sia edzino Gabriella Gujdár la teatron Aradi Kamaraszínház.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]