Esav

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esav estis ravulo de la Malnova testamento, filo de Isaak kaj Rebeka kaj ĝemela frato de Jakobo, kies famaj agoj estas rakontataj en la Biblio, pliprecize en la libro genezo-

Hebrelingve Esav sugnifas “harplena"[1] aŭ "raspa, kruda"[2].

Biblia rakonto

Isaak forpuŝas Esav. (Pentraĵo de Giotto, Asizo).

La geneza libro rakontas ke kiam naskiĝis, antaŭ ol lia ĝemela frato Jakobo, Esav estis ruĝeca kaj harplena (Gn 25,25).

Plijariĝante, Esav sin montris lerta kiel ĉasisto kaj kiel stepano, kaj pro tio li estis preferata de la patro. (Gn 25, 27-28).

Iam, reveninte elĉerpita el la kamparo, li vidis sian fraton antaŭ telero plenplena de lentoj. Kiam li de tiu petis ion manĝeblan ĉar senforta, Jakobo petis interŝanĝe la unuenaskitecon: Ezav tion konsentis. (Gn 25, 29-34).

Sekve li perdis ankaŭ la benon de la mortanta Isaak, rezervitan al la unuenaskito. Fakte Jakobo, antaŭ ol li, estis surmetinta liajn vestojn kaj trompinta la patron, kiu estis preskaŭ blinda kaj rekonis la filojn nur ilin flarante, kaj estis kuirinta beston de la grego ĝin prezentante kiel sian ĉasaĵon. (Gn 27, 1-29).

Kiam Esav konsciiĝis ke mem perdis la unuenaskitecon, obtenis de la patro duagradan benon. (Gn 27, 30-40).

Sin proponinte, dekomence, mortigi ls fraton kiu lin trompis, multajn jarojn poste Esav repacigis kun la frato forfuĝjnta por eviti ties koleron.

Juda ekzegezo

Tiu ekzegezo apogiĝas ofte sur la signifo de la nomoj: Esav, ekzemple, estas ankaŭ dirata Edomo kaj liaj posteuloj “Edomitoj” ĉar “Edom” signifas “harruĝa” (ĝuste kiel Esav). Laŭ la Genezo (26) Esav edzinigis ititan virinon kontraŭ la volo de siaj gepatroj.

Laŭ la dia volo Jakobo, kies nomo signifas “truanstataŭanto” (laŭlitere, “tiu kiu tenas la kalkanon): kiam Esav estis akuŝita unua, Jakobo estis konsiderita unuenaskita ĉar tenanta la kalkanon de la ĝemela frato.

Jakodo havos la nomon ŝanĝita al Izraelo post lukto kun la anĝelo interpretita de la juda ekzegezo kiel la anĝelo de Esav.[3]

Laŭ la juda ekzegezo, la Torao pentrus Esav “judo apostata”.

Literaturaj citaĵoj

En la Dia Komedio, laŭ iuj kritikistoj, Esav povus esti "colui / che fece per viltade il gran rifiuto" de la Kanto III (tiu kiu pro malkuraĝo faris la grandan rifuzon). Tamen, kutime en tiu persono oni opinias rekoni la papon Ĉelesteno la 5-a.

Referencoj

  1. Easton, M. Illustrated Bible Dictionary, (ISBN 1596059478, ISBN 978-1-59605-947-4 ), 2006, p.236
  2. Mandel, D. The Ultimate Who's Who in the Bible, (ISBN 0882703722, ISBN 978-0-88270-372-5), 2007, p. 175
  3. Laŭ kristana ekzegezo, male, tiu anĝelo estas Dio mem kiu rekonfirmas sian elektiton Jakobo.

Vidu ankaŭ