Eskişehir

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eskişehir /eskiŝehir/ estas urbo en okcidenta-meza parto de Turkio, apud la rivero Porsuk, alfluanto de Sakarya.

Ĝi situas 200 km okcidente de Ankara kaj havas ĉ. 413.000 loĝantojn (1990). La nomo Eskiŝehir signifas turke „malnova urbo”, sed ĝi ne aspektas tia, ĉar oni rekonstruis ĝin post la detruadoj de la turka sendependiĝa milito (1919–22).

La nuna Eskiŝehir elformiĝis en la bizanca tempo ĉirkaŭ termofontoj. En 1097, la krucmilitistoj tie venkis selĝukojn. La areo venis en la 13-a jarcento sub osmanan regadon.

Nun ĝi estas grava industria centro de Turkio, kie oni produktas sukeron, tekstilaĵojn, brikojn, cementojn, kemiaĵojn kaj agrikulturajn kaj fervojajn maŝinojn. En la urbo agadas kotonesplora instituto, altlernejo, ekonomia kaj komerca akademio. Ĝi estas grava trafika punkto ĉe fervojlinio Istanbul–Ankara kaj Istanbul–Bagdad.

Eskiŝehir estas ĉefurbo de la samnoma provinco.

Eksteraj ligiloj

Eskişehir Photo Gallery