Esperantaj legaĵoj
Aspekto
(Alidirektita el Esperantaj legaĵoj. J.Rozenberg 1911)
Esperantaj Legaĵoj Facila legolibro kun gramatiko por Estoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jakob Rosenberg | |
Eldonjaro | 1911 | |
Urbo | Tallinn | |
Eldoninto | Esperantista Revelo | |
Paĝoj | 63 | |
Esperantaj Legaĵoj estas facila esperantlingva legolibro kun gramatiko de la internacia lingvo por estonoj. Ĝin verkis la pionira estonia Esperanto-aktivulo kaj -instruisto Jakob Rosenberg en 1911; eldonejo estis la presejo M. Antje en Talino, (Estonio, tiutempe ankoraŭ parto de la Rusa Imperio). Ekzemplero de la libro situas interalie en la privata biblioteko de P. Fiŝo.