Esperantista Dokumentaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la serio „Esperantista Dokumentaro pri la Oficialaj, Historiaj, Bibliografiaj kaj Statistikaj Aferoj“ (ED), eldonita de la Esperantista Centra Oficejo (ECO) en Parizo de 1906 ĝis 1923, estis publikigitaj precipe tekstoj de la tiamaj "oficialaj instancoj" de la Esperanto-Movado, nome la Konstanta Kongresa Komitato (KKK) kaj la Lingva Komitato (LK) kaj (de 1908) ties "Supera Komisiono", nomita "Esperantista Akademio" (AdE). Krome troveblas ankaŭ verkoj de privatuloj.

Ĉiu kajero de ED havas du numerojn, kurantan laŭ la tuta serio kaj sekcian laŭ la koncerna temo.

  • Sekcio A. Kongresoj i.a. enhavas la protokolojn de la kongresaj kunsidoj. La kajeroj kutime aperis iom antaŭ la sekva UK, ekz. la raportaro pri la 9-a UK (Berno 1913) en majo 1914, do ĝustatempe antaŭ la planita 10-a UK en Parizo en aŭg. 1914.
  • Sekcio B. Lingva Komitato enhavas precipe tekstojn, kiuj koncernas lingvajn temojn aŭ aspektojn de la interna organizo de LK aŭ AdE. En tiu sekcio ankaŭ aperis ekz. konkordancoj de verkoj de Zamenhof. La paĝonumerado estas (parte) daŭrigita trans la limo de unuopa kajero.

Multaj dokumentoj en ambaŭ sekcioj de ED estas broŝurformaj represoj de tekstoj antaŭe jam aperintaj en la Oficiala Gazeto Esperantista (OGE), same eldonita de ECO. Kelkaj, precipe pli longaj, tekstoj aperis nur en ED.

Sekcio A. Kongresoj[redakti | redakti fonton]

ED-N-ro N-ro A (UK) Jaro-Mon. Titolo / Temo
4 4 1907-03 UK 2, Ĝenevo 1906
21 ? ? UK 8, Krakovo 1912
26 10 1914-05 UK 9, Berno 1913
28 ? ? UK 10, Parizo 1914

Sekcio B. Lingva Komitato[redakti | redakti fonton]

ED-N-ro N-ro B (LK) Jaro Titolo / Temo Rimarkoj
1 1 1906 Vortoj ĉerpitaj el „Hamleto“ p. 1-4
2 2 1907 Pri la preparo de plenigita eldono de l’ universala vortaro p. 5-8
3 3 1907 Pri la participa sufikso antaŭ verba finiĝo p. 9-28
8 4 1808 Zamenhofaj vortoj: netroveblaj en la „Universala vortaro“, tiritaj el „Ekzercaro“, „Hamleto“, „Fundamenta Krestomatio“, „La revizoro“ kaj la „Rabistoj“, kun citaĵoj 51 p. - raportinto: Alfred-E. Wackrill
9 5 1909 Fundamentaj dokumentoj pri la Esperantista Lingva Komitato 14 p.
13 6 1909 Unua Oficiala Aldono al „Universala vortaro“ 31 p. - direktoro kaj raportinto: Théophile Cart
15 7 1910 Pri la transskribo de la propraj nomoj 91 p. - raportinto: Gaston Moch
20 8 1913 Zamenhof, L.L. Lingvaj respondoj (nova serio) 36, 4 p.
30 9 1919 Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro p. 3-12
34 10 1923 Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio 16 p. - kompil. de Théophile Cart

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Multaj ED estas skanitaj kaj diversloke rete konsulteblaj, i.a.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.