Esperanto-Vendée

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Vendée estas departementa asocio de Esperanto en Vendeo. La asocio Esperanto-Vendée naskiĝis en oktobro 1996 kaj ĝi jam havis 73 membrojn decembre de tiu jaro.

Antaŭe en la departemento estis nur 6 aŭ 7 izolitaj esperantistoj el kiuj ne ĉiuj konis sin reciproke. Grupa lernado komenciĝis en La Roche-sur-Yon, administra ĉefloko de Vendeo (ĉirkaŭ 50 000 loĝantoj), komence de 1996 sub gvidado de komencanto Albert Crié. La fondo de asocio ebligis malkovri kursgvidantinon - Marie-Christine Koson - kiu jam havis spertojn pri Esperanto-instruado. Alia kurso, gvidata ankaŭ de komencanto, malfermiĝis aŭtunon 1998 en Fontenay-le-Comte (ĉirkaŭ 16 000 loĝantoj) sub gvidado de Patrice Joly, kun 6 lernantoj. Du staĝoj, organizitaj de Fabrice Morandeau en 1996 kaj 1997 en lia urbeto Saint Philbert-de-Bouaine (ĉirkaŭ 2200 logantoj), en kunlaboro kun la asocio Esperanto 44 de la najbara departemento, arigis respektive ĉirkaŭ 90 kaj 100 partoprenantojn inkluzive de la kursgvidantoj, animantoj (Esperanta teatra trupo) kaj organizantoj.

Hodiaŭ la grupon gvidas Henri Masson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]