Esperanto Programita

El Vikipedio
(Alidirektita el Esperanto programita)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nederlandlingva eldono, 1985.

Esperanto Programita estas Esperanto-kurso verkita de Hermann Behrmann. Ĝi publikiĝis en formo de 4 kajeroj (por germanlingvanoj) kaj 4 gramofonaj diskoj en 1969. Ekde la 1980-aj jaroj la gramofonajn diskojn anstataŭas sonkasedo. Pro la abunda agado de ĝia eldonanto, la Esperanto-Centro Paderborn, la kurso fariĝis tre populara en Germanio dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

En la 1970-aj jaroj la kurso eldoniĝis ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj, ekzemple en la nederlanda [1], angla kaj portugala.

Situo [redakti]

La kurso troviĝas en la Esperanto-domo de Antverpeno.

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Esperanto Programita ĉe edukado.net
Ekstera ligilo    Esperanto Programita ĉe Flandra Esperanto-Ligo