Estercuel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estercuel
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44558
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 196  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 0° 38′ U (mapo)40.8553349-0.63187619999999Koordinatoj: 40° 51′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 829 m [+]
Areo 55,593298 km² ( 555 9.3 298 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Estercuel (Provinco Teruelo)
Estercuel (Provinco Teruelo)
DEC
Estercuel
Estercuel
Situo de Estercuel
Estercuel (Hispanio)
Estercuel (Hispanio)
DEC
Estercuel
Estercuel
Situo de Estercuel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estercuel [+]
vdr

Estercuel [esterKŬEL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas inter Obón (nordokcidente) kaj Gargallo (sudoriente) laŭ la provinca ŝoseo TE-13.

La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 829 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo, nome ĉe la Sierra de San Just kaj proksime de la Sierra de los Moros, sur la maldekstra bordo de la rivero Estercuel, nomita ankaŭ Zarzosa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

En la teritorio estas la monaĥejo de Nuestra Señora del Olivar, kie Tirso de Molina ideigis la agadon de sia teatraĵo La dama del Olivar (La sinjorino de la Olivarbaro).

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Estercuel oni malaltiĝis el 1202 en 1910 ĝis nunaj 209 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Estercuel dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco. Tamen dum la 20-a jarcento la ĉefa ekonomia aktiveco estis bazita sur la karbominado por provizi al proksimaj termoelektraj centraloj, kiuj poste fermiĝis. La lasta karbomino de la municipo fermiĝis fine de 2018 (vidu foton de la tabelo). Aktuale restas minado de argiloj kaj konstrumaterialo, produktado de olivoleo kaj turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la monaĥejo de Nuestra Señora del Olivar, la kastel-palaco Baronía, la kapelo de la Sanktaj Martiroj sur la nura pordego konservita de la iama murego (portal de la Barrera), Muzeo pri Olivoleo, nome olivmuelejo muzeiigita en kiu oni konservas iamajn maŝinaron kaj instalaĵojn, tri ermitejoj el kiu Ermitejo de la Kalvario sur la pinto de la Monto Kalvario havigas kalvarion kaj pejzaĝan rigardejon. Apartaj estas la baroka preĝejo kaj la Interpretejo pri fajro kaj festo en la kelo de la kastelo, kie oni ekspozicias ankaŭ elementojn de la vinproduktejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]