Etiopa katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Etiopa Katolika Eklezio estas proprajura metropolita eklezio en plena komunio kun la Romkatolika Eklezio. Fondite en 1930, ĝi konsistas el sep diocezoj (eparĥioj)[1]:

En Etiopio:

En Eritreo:

Oni kalkulas, ke la eklezio havas ĉ. 230 mil membrojn en 207 paroĥoj, sub 7 episkopoj kaj ĉ. 196 pastroj.

Kontraste al la pli malnovaj ortodoksaj eklezioj de tiuj landoj, la Etiopa Katolika Eklezio uzas la katolikajn biblian kanonon, sed ĝia liturgia lingvo estas la geeza.

En 1995 la Katolika Eklezio malfondis la latin-ritan apostolan vikarion en Eritreo, tiel ke Eritreo fariĝis la sola lando en la mondo, kie ĉiuj katolikoj estas organize sub ne-latin-rita strukturero.

Referencoj

  1. http://www.gcatholic.org/dioceses/data/rite-Et.htm

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo (plejparte en amhara kaj angla lingvoj)