Fabre D'Eglantine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo>>Franclingva literaturo > Fabre D'Eglantine < Franca respublika kalendaro < Historio


Philippe-François-Nazaire FABRE, konata kiel Fabre d'Églantine, naskiĝis je la 28-a de julio 1750 en Carcassonne. Li estas franca poeto, kiu verkis kelkajn el la plej famaj francaj kanzonetoj. Li ankaŭ kreis la nomojn de la monatoj en la Franca respublika kalendaro. Oni gilotinis lin la saman tagon kiel Danton, la 17-an de Germinal de la 2-a jaro (5-a de aprilo 1794).