Fakahina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fakahina
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 15° 59′ S, 140° 11′ U (mapo)-15.983333333333-140.18333333333Koordinatoj: 15° 59′ S, 140° 11′ U (mapo) f1
Situo de Fakahina
Situo de Fakahina

Map

Longo 9 kmf2
Larĝo 6,3dep1f3
Areo 20 (8 super marnivelo)dep1 w3f4
Loĝantaro 155 (2012)
Ĉefa loko Tarione
bildo de insulo
vdr

Fakahina, aŭ Kaīna,[1] estas eta atolo en la okcidento de la Tuamotuoj en Franca Polinezio. La plej proksima insulo estas la atolo Fangatau kiu situas 72 km al la okcident-nord-okcidento.

Fakahina longas 9 km kaj ĝi maksimume larĝas 6,3 km . Ĝi havas terareon de 8 km2 kaj laguno de 20 km2. Ne estas konekto inter la laguno kaj la oceano.

Fakahina havis en 2012 155 loĝantojn. La ĉefvilaĝo estas Tarione.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antikva Ma'ohi popolo uzis la atolon kiel loko por oferadoj.

La unua registrita eŭropano kiu venis al Fakahina estis Otto von Kotzebue, velveturinte en servo de la rusaj caroj, en 1824. La atolo aperas kiel "Predpriati" en kelkaj mapoj.

Parto de la populacio de Fakahina estis translokita al Puka-Puka por labori en la produktado de kopro.

Estas regiona flughaveno en Fakahina inaŭgurita en 1985.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Fakahina apartenas al la komunumo Fangatau, kiu konsistas el Fangatau kaj Fakahina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015..  Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]