Falanstero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de la Falanstero de Charles Fourier por 3000 personoj (BNE).
Interno de la Falanstero de Guise.

Falansterofalaĥejo (france phalanstère [falɑ̃stɛʁ] kiu estas derivita el mikso de phalange signifanta falango kaj monastère signifanta monaĥejo) estas la komunumo de produktado, konsumo kaj loĝado teoriigita de la franca utopia socialisto Charles Fourier kiel bazo de lia sociala sistemo kiu celis egalismon.[1] Tiuj komunumoj estis de agrikultura karaktero kaj estis formitaj de grupoj de 1.620 personoj.[1] En tiuj komunumoj la ekonomia konkurenco estis nuligita, estis nek salajro nek privata posedo.[1]

Ili estis planitaj laŭ la ideo ke ĉiu individuo laboru laŭ sia emo kaj ne ekzistos abstrakta kaj artefarita koncepto de posedrajto, ĉu privata aŭ komuna. Ĉiuj individuoj partoprenus en la posedo de la tero kaj de la produktadrimedoj.[1]

Laŭ Francisko Azorín Falanstero estas Edifico por kolektiva loĝejo laŭ la planoj de Fourier. Loĝejo por amaso de personoj. Falangejo.[2] Kaj li indikas etimologion el greka falanks (falango), vorto elpensita de Fourier.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 «Diccionario de Historia». Larousse. Sant Salvador: SPES EDITORIAL. 2003. p. 112. ISBN 8483323877.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
  3. Azorín, samloke.