Farkas Kamuthi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAMUTHI Farkas [kamuti farkaŝ] estis hungara nobelo, bienulo, diplomato en Transilvanio naskita en ? la ? kaj mortinta en ? junio 1626.

Biografio

Farkas Kamuthi estis en 1599 sendito de reganto Andreo Báthori en Prago, kie Rudolfo la 2-a internis lin por iom da tempo. Li estis adepto de vojvodo Mikaelo de Valaĥio, poste de Moseo Székely, en 1603 li iris Turkion. En 1604 li luktis en armeo de Stefano Bocskai. En 1606 pro suspekto de komploto kun vojvodo de Valaĥio li estis kaptito dum pluraj monatoj en Szamosújvár. Li estis konsilanto de reganto Gabrielo Báthori, de 1608 ĝis 1610 bano de Lugos kaj Karánsebes, en 1610 ĉefprefekto de departemento Torda. En 1611–12 li estis plurfoje sendito de Báthori ĉe la palatino kaj la reĝo. Dum regado de Gabrielo Bethlen li estis konsilanto. En 1618 li estis ĉefsendito en la turka kortego, en 1619 ĉefkapitano de Udvarhelyszék kaj generalo de sikuloj. En 1623 li estis ĉefkomisaro de Bethlen en la konferenco de Besztercebánya, en 1624 sendito ĉe la imperiestro (kun propono pri alianco kaj geedzo), poste ĉe la paŝao de Buda. En 1625 li estis unu el komisaroj de la reganto ĉe la pactraktato kun turkoj en Gyarmat. Pro liaj servoj li ricevis bienegojn de Báthori kaj Bethlen.

Fonto