Feiko Munniksma
Feiko MUNNIKSMA (naskiĝis la 31-an de majo 1915 en Groningen[1], mortis la 27-an de aprilo 1990 en Annen, Nederlando[2] [3]) estis la ĉefredaktoro de Internacia komerca-ekonomika vortaro, unu el la plej imponaj terminaroj iam kompilitaj per Esperanto.
Li krome tradukis tri tekstojn de Leo Polak (1982, 1983, 1984).
Dum la dua mondmilito li agadis en la nederlanda rezisto kontraŭ la germana okupacio, i.a. per eldono de la kontraŭgermana revuo De vonk (La sparko) kaj donante rifuĝejon al personoj serĉataj de la nazioj. Pro tio li estis arestita la 27-an de novembro 1942 kaj kondamnita al trijara enkarcerigo en la prizono de Rheinbach[4].
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Feiko Munniksma en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Feiko Munniksma en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Referencoj
- ↑ http://www.munniksma.net/TNG/showmedia.php?mediaID=1032&medialinkID=1961&PHPSESSID=2pnh4ioq7nk4b6euqj11ui7ao4
- ↑ http://www.archieven.nl/nl/zoeken?miview=inv2&mivast=0&mizig=210&miadt=5&miaet=1&micode=2183&minr=1155437&milang=nl
- ↑ Laŭ http://www.humanitarisme.nl/personen/index.php?m=family&id=I293707 li mortis la 2-an de majo kaj ne la 27-an de aprilo.
- ↑ http://www.archieven.nl/nl/zoeken?miview=inv2&mivast=0&mizig=210&miadt=5&miaet=1&micode=2183&minr=1155437&milang=nl