Feina rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feinaj rondoj en Marien-rivervalo en Namibio
Feinaj rondoj en Marien-rivervalo en Namibio
Sola feina rondo en Marien-rivervalo en Namibio

Feina rondofeina cirklo (angle fairy circle) estas natura fenomeno, kio estas observebla ĝis nun ĉefe en Namibio. Temas pri senvegetaĵaj, preskaŭ rondoformaj senkreskaĵ-ejoj, meze de herbejo, kiun ĉirkaŭas cirkloforme la forte kreskantaj herboj.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de tiuj rondoj ne estis klarigitaj science longtempe. La 29-an de marto 2013, la magazino Science kune kun Gondwana Collection en Namibio aperigis plurpaĝan sciencan artikolon pri ties estiĝo. Laŭ tio „ la sablotermitoj Psammotermes allocerus forigas la sablogrundon de la unujaraj herboj, tiel la likantan pluvakvon ne absorbas la herbo, sed tiu kolektiĝas en la grundo. En areoj de averaĝa 100 mm da pluvo jare, en la sablogrundoj sub tiuj rondoj entenas daŭre pli ol 5 volumenprocenton da akvo – eĉ post jarlonga sekeco. Tiujn datojn ricevis la biologo Jürgens per dumjaraj mezuradoj en feinaj rondoj sur areo de la Namiba dezerto Lodge sude de Solitaire. La akvorezervado servas en la direjoj de la termitoj por relativa aero-humideco de 98 %, kiu necesas por travivo de la insektoj.“ Tion pruvis la germana biologia profesoro Norbert Jürgens en longtempa eksperimento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]