Fekado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fekanta viro sur mezepoka bildigo.

Fekado estas faro de eliminigo de densa aŭ duondensa forfalaĵa materialo el digesta sistemo. Ĝia frekvenco ĉe homo estas alta dum lakso, dum kutimaj cirkonstancoj 3foje tage preskaŭ 3 foje semajne.[1] Kiel ofte oni iradas feki estas individua. Ondoj de muskolaj kontrakcoj en muroj de la dika intesto, kiuj nomiĝas peristaltikoj, ŝovas ekskrementojn tra digesta vojo al rektumo. Per tiu ĉi maniero povas esti ankaŭ eliminita ankaŭ nedigestita nutraĵo.

Kutime homoj kontrolas la momenton de fekado, sed diversaj simptomoj de diversaj malsanoj povas komplikigi aŭ malhelpi tiun kontrolon. Same infanoj lernas kontroli kaj regi tiun agadon el la 1-a aŭ 2-a jaro de la vivo, sed ankaŭ iom poste, depende de la kulturoj, klimato, familiaj kutimoj, individuoj ktp.

Socie temas pri agado kiu en plej parto de kulturo realigiĝas tute private for de la rigardo, aŭdo kaj ĉefe flarado de aliuloj.

Referencoj

  1. Sylva Šebková: Zácpa, www.ordinace.cz, 14.5.2004

Vidu ankaŭ