Ferenc Ivándi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

IVÁNDI Ferenc (iva:ndi ferenc), Izsák estis rumania hungara tradukisto, kritikisto, artverkisto naskita en Marosvásárhely la 5-an de novembro 1909 kaj mortinta en Temeŝvaro la 14-an de decembro 1982. Li estas la frato de Sámuel Izsák kaj László Izsák.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ivándi finis en la komerca akademio de Grenoble (1929). Li estis oficisto ĉe la loka filio de la kreditbanko Magyar Általános Hitelbank, poste de la fabrikoj. Li publikis artikolojn en Szabad Szó kaj Bánsági Írás. Li publikis pli longan studaĵojn en la antologio Bánáti Tükör pri la belarta vivo de Banato post 1945 (Temesvár, 1961) pri poezio de Károly Endre. Li tradukis el rumana kaj franca lingvoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]