Fermi-paradokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fermi-paradokso estas kontraŭdiro, kiun formulis la fizikisto Enrico Fermi. La paradokso temas pri la probableco de inteligenta ekstertera vivo. Ĝi provas respondi al fundamenta demando: „Ĉu la homaro estas la sola teknologie avancinta civilizacio en la universo?“.

Bazaj pensoj

La esenco de la Fermi-paradokso estas la sekva rezonado:

Se en la Lakta Vojo ekzistas eĉ unu civilizacio, kiu kapablas starigi interstelarajn koloniojn, tiam la galaksio povus esti entute kolonizata dum malmultmilionoj da jaroj. Nu, la galaksio multe pli aĝas ol la necesaj 20-40 milionoj da jaroj, kaj kiel konsekvenco devus ekzisti eksterteraj civilizacioj ĉie ajn en la najbareco. Sed ĝis nun ne troveblis indikaĵoj pri nehomaj civilizacioj.

Jen mallonga resumo de la paradokso:

„La kutima kredo, ke ekzistas multaj teknologie avancintaj civilizacioj en nia universo, kombinita kun la niaj observadoj, kiuj sugestas la malon, estas paradoksa kaj aludas, ke aŭ nia kompreno aŭ niaj observadoj estas eraraj aŭ nekompletaj.“

Forte ligita al la Fermi-paradokso estas la ekvacio de Drake, per kio eblus taksi la probablecon de samtempa ekzisto de aliaj civilizacioj en la galaksio. Sed ĉar oni ĝis nun ne konas preskaŭ ĉiujn parametrojn de la Drake-ekvacio, ĝi nun ne multe helpas respondi al la problemo.

La sekva eltranĉaĵo el la verko „The Fermi Paradox: An Approach Based on Percolation Theory“ de Geoffrey A. Landis estas laŭsence tradukita (lingvopado: en → de → eo).

„Proponitaj solvoj al la Fermi-paradokso aŭ tute neas la ekzisteblon de eksterteraj civilizacioj (ĝis nun ne pruvebla), aŭ akceptas ilian ekzisteblon, proponante klarigojn, kial ili malgraŭ tio ne kolonizas la galaksion. La klarigoj inkluzivas do proponojn, ke tiaj civilizacioj kolapsas aŭ sin konscie mem detruas, ke estingiĝas iliaj krudmaterialoj, ke ili decidas kontraŭ kolonizado aŭ ja kolonizadas sed konscie malatentas nin. La problemo kun tiuj provoj je klarigo estas, ke ili ĉiuj postulas samecon de la motivoj de civilizacioj dum ege longaj tempoj. Se eĉ unu civilizacio decidas kolonizi la galaksion, tiaj klarigprovoj devas malsukcesi.“

Eblaj solvoj

  • ĉi tiam ne ekzistas aliaj civilizacioj
    • aliaj civilizacioj neniam ekekzistiĝis
    • inteligenta vivo detruas sin mem laŭnature
    • inteligenta vivo detruas aliajn laŭnature
    • homaro kreiĝis sola
  • ili ekzistas, sed ni ne vidas ilin
    • komunikado ne eblas pro tro grandaj distancoj
    • komunikado ne eblas pro teknikaj kialoj
    • ili ne volas interagi kun ni
    • ili restas kaŝitaj
    • ni ankoraŭ ne trovis iliajn signalojn (vidu SETI).

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda