Ekvacio de Drake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Drake ekvacio estas ekvacio por taksi la eblan kvanton de eksterteraj civilizacioj en nia galaksio, la lakta vojo. Ĝi estas uzata en la kampo de la serĉado pri ekstertera inteligento (SETI). Tiu ekvacio estis establita de Frank Drake.

Historio[redakti | redakti fonton]

Drake formulis sian ekvacion en 1961 dum la preparado de la konferenco de Green Bank.[1] Tiu konferenco farita en Green Bank, West Virginia, Usono, establis SETI-on kiel sciencan fakon. La participantoj de la konferenco inkluzivis astronomojn, fizikistojn, biologojn, sociajn sciencistojn, kaj industriajn gvidantojn, kiuj kunvenis por diskuti la eblecon trovi inteligentan vivon ekster la planedo tero.

La Green Bank konferenco estis la unua renkontiĝo uzanta la ekvacion.

La granda demando pri la nombro de komunikantaj civilizacioj en nia galaksio povus, el la vidpunkto de Drake, esti reduktita al sep pli malgrandaj demandoj per lia ekvacio.

La ekvacio[redakti | redakti fonton]

N = R^{\ast} \times f_p \times n_e \times f_{\ell} \times f_i \times f_c \times L \!

en ĝi:

N = la nombro de civilizacioj en nia galaksio kun kiuj komunikado povus esti ebla.
R* = la averaĝa kvanto de estiĝo de steloj po jaro en la nia galaksio
fp = la parto de tiuj steloj, kiuj havas planedojn
ne = la averaĝa nombro de planedoj kiuj povas eventuale havi vivon po stelo kiu havas planedojn
f = la parto de la antaŭa kiu vere evoluas vivon je iu tempo
fi = la parto de la antaŭa kiu vere evoluas inteligentan vivon
fc = la parto de civilizacioj kiuj evoluas teknologion kiu elsendas riceveblajn signojn de ilia ekzisto en la spacon
L = la daŭro de tempo dum kiu tiaj civilizacioj elsendas riceveblajn signalojn en la spacon..[2]

Alternativa formulo[redakti | redakti fonton]

La nombro de steloj en nia galaksio nun, N*, rilatas al la proporcio de formiĝo de steloj R* per

 N^{\ast} = \int_0^{T_g} R^{\ast}(t) dt , \,\!

en kiu Tg = la aĝo de la galaksio. Supozante por simpleco ke R* estas konstanta, tiam malsukcesis analizi formulon (nekonata funkcio): N^{\ast} = R^{\ast} \x T_g kaj la Drake ekvacio povas esti reskribita en alternativa formo formuligita per la pli facile observebla valoro N*.[3]

N = N^{\ast} \times f_p \times n_e \times f_{\ell} \times f_i \times f_c \times L / T_g \,\!

R faktoro[redakti | redakti fonton]

Oni povas pridemandi kial la nombro de civilizacioj devus esti proporcia al la "kvanto de estiĝo de steloj", kvankam tio teknike faras sencon. (La produto de ĉiuj faktoroj escepte L diras, kiom novaj civilizacioj estas naskitaj ĉiujare. Vi multiplikas kun la vivdaŭro por ricevi la kvanton. Ekzemple, se averaĝo de 0,01 novaj civilizacioj estas naskitaj ĉiujare, kaj ĉiu vivas dum 500 jaroj averaĝe, tiam averaĝe 5 ekzistas je ĉiu tempo.) La origina Drake ekvacio povas esti plievoluigita al pli realista modelo, en kiu la ekvacio ne uzas la nombron de steloj formiĝantaj nun, sed tiuj, kiuj formiĝis kelkajn miliardojn da jaroj antaŭe. La alternativa formulo, uzante la nombron de steloj en la galaksio, estas pli facila por ekspliki kaj kompreni, sed ĝi implicite supozas, ke la kvanto de estiĝo de steloj estas konstanta dum la vivo de la galaksio.

Plievoluoj de la Drake ekvacio[redakti | redakti fonton]

Diversaj aldonoj al la baza ekvacio estas diskutitaj.

Taksoj de la faktoroj[redakti | redakti fonton]

Drake kaj liaj kolegoj taksis en 1961 jenajn valorojn:

  • R* = 10/jaro
  • fp = 0.5 (la duono de ĉiuj steloj havas planedojn)
  • ne = 2 (steloj kun planedoj havas 2 planedojn kun ebleco evolui vivon)
  • fl = 1 (100% de tiuj planedoj evoluas vivon)
  • fi = 0.01 (1% de tiuj estas inteligenta vivo)
  • fc = 0.01 (1% de tiuj eblas komuniki)
  • L = 10,000 jaroj (tiuj restas dum 10,000 jaroj).

La taksitaj faktoroj rezultas N = 10 × 0.5 × 2 × 1 × 0.01 × 0.01 × 10,000 = 10.

Kalkuloj[redakti | redakti fonton]

Dum la Green-Bank-Konferenco tri eblaj rezultoj estis diskutitaj:

  • pesimisma modelo: unu civilizacio en nia galaksio (do nur ni mem).
  • optimisma modelo: 100 civilizacioj en nia galaksio. 5000 lumjaroj averaĝa distanco.
  • entuziasma modelo: 4.000.000 civilizacioj en nia galaksio. 150 lumjaroj averaĝa distanco.

Carl Sagan, astronomo, astrofizikisto, eksobiologo kaj aŭtoro, kalkulas 10 civilizacioj.[4]

Diskuto de la faktoroj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj faktoroj estas diskutendaj kaj tute ne precize konataj. Kvin el la sep faktoroj povas fakte esti inter 0 kaj unu. Do la tuta rezulto povas esti inter 0 kaj iu ajn. Oni povas juĝi la formulon sensenca.

traduko de la diskutoj bezonata

La astronomo Carl Sagan argumentis, ke decida faktoro estas la ebleco, ĉu teknologia civilizacio povas eviti mem-detruon. Por Sagan la Drake ekvacio estis forta motiviga faktoro por lia intereso en temoj de la medio kaj liaj strebadoj averti kontraŭ nukleaj militoj.

Post 1961 kreskis la timo, ke nia civilizacio post mallonga tempo eluzos siajn fontojn de energio. Tio mallongigos la faktoron "L". Vidu en raporto de la klubo de Romo.

Ernst Mayr de Harvard, biologisto argumentis, ke la tero dum 3,8 miliardoj da jaroj evoluis 50 miliardojn da specoj, sed inter tiuj estas nur unu inteligenta civilizacio, kiu nur ekzistas ekde malpli ol dek mil jaroj. Interesa kalkulo estas: Tiu evoluo de la inteligenta civilizacio nur okazis dum la lastaj 0,2% de la tuta tempo, dum 99,8% tio ne okazis, malgraŭ la kondiĉoj estis tre favoraj.

Anglalingva diskuto inter Sagan kaj Mayr estas je [5].

Fermi paradokso[redakti | redakti fonton]

Enrico Fermi atentigis, ke, malgraŭ ni povas taksi la valoron de N pli alta ol 1, ni ne havas ĝis nun iun provon. Tio estas nomata la Fermi paradokso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (1992) Is Anyone Out There? The Scientific Search for Extraterrestrial Intelligence. New York: Delacorte Pr.. ISBN 0-385-30532-X. 
  • (1981) Are We Alone? The Possibility of Extraterrestrial Civilizations. New York: Scribner. ISBN 0-684-16826-X. 

Lineweaver, Charles H.; Tamara M. Davis (2 May 2002). "Does the Rapid Appearance of Life on Earth Suggest that Life is Common in the Universe?", gazeto : . arΧiv:0205014

Shermer, Michael (August 2002). "Why ET Hasn't Called", gazeto : Scientific American

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Ekstertera vivo