Fernando la 6-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinando la 6-a

Fernando la 6-aFerdinando la 6-a, hispane Fernando VI (n. en Madrido la 23-an de septembro 1713; m. la 10-an de aŭgusto 1759) estis reĝo de Hispanio de la 9-a de julio 1746 ĝis sia morto. Li estis la kvara filo de la antaŭa monarko Filipo la 5-a kaj ties unua edzino Maria Luisa de Savojo. Fernando, la dua membro de la hispana dinastio burbonoj.

Kiel reĝo li kondukis al stabila politiko de neŭtraleco en la konflikto inter Francio kaj Britio, kaj rifuzis akcepti la ofertojn de ambaŭ landoj je deklarado de milito. En sia vivo li estis apartema de la politiko kaj prenado de gravaj decidoj, kvankam ne malkapabla funkcii firme, kiel kiam li haltigis la danĝerajn intrigojn de lia ministro Zenón de Somodevilla y Bengoechea, Markizo de Ensenada, per lia malakceptado kaj malliberigado. Li estis nomita Fernando la Erudicia.

Ĉasado kaj muziko estis liaj nuraj plezuroj, kaj li estis la malavara patrono de la fama kantisto Farinelli, kies voĉo mildigis lian melankolion.

Antaŭe:Reĝo de HispanioPoste:
Filipo la 5-a17461759Karlo la 3-a