Ferrière-la-Grande
| Ferrière-la-Grande | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Maubeuge-Sud | |
| Urbestro | S-ro Philippe Dronsart 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59680 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59230 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 5 669 (1999) | |
| Loĝdenso | 566 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°15′20″N 3°59′36″O / 50.25556°N, 3.99333°OKoordinatoj: 50°15′20″N 3°59′36″O / 50.25556°N, 3.99333°O | |
| Alto | 127 m - 184 m | |
| Areo | 10,01 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Ferrière-la-Grande estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 5 669 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Ferrière-la-Grande estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn. La najbaraj komunumoj estas Ferrière-la-Petite, Cerfontaine, Hautmont, Louvroil kaj Rousies.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 10,01 km².
Historio [redakti]
La komunumo longe famiĝis pro siaj fer-minejoj, de kiuj devenas ĝia nomo.
Vidindaĵoj [redakti]
La "Sentier Emeraude" estas populara ekskursadvojo, kiu iras el la eksa fervojo de Ferrière ĝis Solre-le-Château.
Lokaj famuloj [redakti]
- Luc Bérimont : verkisto kaj poeto
- Louis Lutaud : loka historiisto-poeto kaj kantisto
Administrado [redakti]
Ferrière-la-Grande apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.