Fervojo Petite Ceinture
La Fervojo Petite Ceinture (france: Ligne de Petite Ceinture) estas malnova, duvoja fervojo, kiu ĉirkaŭis Parizon per la bulvardoj des Maréchaux. Ĝi malfermis en 1862, sed estas hodiaŭ plejparte malaktiva. Restas nur parto de ĝiaj originalaj vojoj.
Historio
La fervojo celis kunigi la tre diskonitajn stacidomojn de la franca ĉefurbo (Saint-Lazare, Montparnasse, Austerlitz...), ĉar ekzistis tiam neniu ilo por veturigi la vojaĝantojn inter ili.
La fervojo hodiaŭ
La fervojo Petite Ceinture hodiaŭ konsistas el 23 kilometroj da fervojoj inter la pordo Clichy norde kaj la bulvardo Victor sude, tra la orienta parto de Parizo. La okcidenta parto tute malaktiviĝis kaj verŝajne baldaŭ estos la temo de akordo inter la proprietulo (RFF) kaj la pariza municipo.