Festa Renkonto Internacia de Geknaboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
FRInGoJ
Nomo Festa Renkonto Internacia de Geknaboj
Regiono Kastelo Grezijono, Francio
Periodo Aprile
Organizanto Elisabeth Barbay
Ekzistas ekde 2006
Celgrupo Geknaboj kaj junuloj
Informa retpaĝo Paĝo ĉe grezijona retpaĝaro
Fota retpaĝo Fotoj de Laurent Vignaud
vdr

Festa Renkonto Internacia de Geknaboj (FRInGoJ) estas ĉiujara esperanto-renkontiĝo kiu okazas en la Kastelo Grezijono. Ĝi estas celata por geknaboj kaj junuloj ĝis 17 jaroj.

Tiu renkontiĝo estis kreita en 2006 de Elisabeth Barbay.

Celo de la kongreso estas temas ĉefe pri kontribuado al plialtigo de la lingva nivelo, sed ankaŭ ambicias evoluigon de la partoprenantoj al pli da komunikemo, aktivemo, kreemo kaj memfido en ĝoja internacia etoso.

FRInGoJ kutime rezultiĝas el spektaklo en Esperanto kiun la geknaboj kreis kaj kiun ili montradas en diversaj lokoj dum la lastaj tagoj de la kongreso.

Kutimaj dumkongresaj aktivadoj, krome de la spektaklopreparado, temas pri muzikado, kantado, dancado, teatrado, desegnado, manfaradado, ludado...