Fingraj Lagoj
La Fingraj Lagoj estas aro de 11 lagoj en Novjorkio, el kiu sep estas ĝenerale konataj. La lagoj havas longan, rektan, mallarĝan formon; iliaj aksoj orientiĝas proksimume nord-sude, iom konverĝante al imaga punkto ĉ. 100 km norde. Tiel ili similas la etenditajn fingrojn de manu, kies pojno situus en lago Ontario
La lagoj estas ŝatata turisma allogaĵo. La du plej longaj el ili, Cayuga kaj Seneca, estas ĉ. 60 km longaj, malpli ol 6 km larĝaj kaj apartenas al la plej profundaj lagoj en Ameriko. Cayiga estas, kun 61,3 km, la plej longa, sed Seneca estas la plej grand-area kaj plej profunda (188,4 m). La fundo de Cayuga, kies surfaco situas je alto de 116,4 m, estas sub marnivelo. La Fingraj Lagoj ekestis per la moviĝoj de glaĉeroj.
De oriento al okcidento la lagoj situas jene (la unuaj sep estas ĝenerala nomataj Fingraj Lagoj, la aliaj tamen estas tute similspecaj):
| Nomo | Longo | Surfaca alto | Maks. profundo |
|---|---|---|---|
| Otisco | 10 km | 239 m | 18 m |
| Skaneateles | 25,8 km | 263 m | 96 m |
| Owasco | 17 km | 217 m | 54 m |
| Cayuga | 61 km | 116,4 m | 133 m |
| Seneka Lago | 60 km | 134 m | 188 m |
| Keuka | 32 km | 213 m | 57 m |
| Canandaigua | 25 km | 210 m | 84 m |
| Honeoye | 7,2 km | 245 m | 9.2 m |
| Canadice | 6 km | 334 m | 29 m |
| Hemlock | 12 km | ? | 28 m |
| Conesus | 13 km | ? | 20 m |
Foje oni diras, ke lago Oneida, oriente de urbo Sirakuso, estas la "dikfingro" de la Fingraj Lagoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |