Flago de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gwenn ha Du

Gwenn ha Du (aŭ « Gwenn-ha-Du ») estas la bretonlingva nomo de la ĉefa kaj oficiala flago de historia Bretonio kaj ankaŭ de la regiono Bretonio. Pli malofte, ĝi estas nomita laŭ ĝia galolingva nomo, «Blanc e Neirr» kaj signifas «blanko kaj nigro

Hodiaŭ, ĝi estas uzita sur la oficialaj ejoj aŭ konstruaĵoj bretone kaj nature multaj personaj domoj aŭ ejoj.

La moderna flago estis dezajnita en 1923 de Morvan Marchal, arkitekto kaj naciista bretona batalanto.

La 9 horizontalaj strioj aludas al la 9 landoj (aŭ diocezoj) de Bretonio; 4 por la landoj de okcidenta -bretonlingva- Bretonio: Bro-Dreger, Bro-Gerne, Bro Gwened kaj Bro-Leon; 5 por la landoj de orienta -galolingva- Bretonio: Bro-Sant-Brieg, Bro-Naoned, Bro-Roazhon, Bro-Sant-Maloù kaj Bro-Zol.

La 11 (ĝi foje varias al 14) simboloj ĉe la supre-maldekstra flanko estas nomitaj ermenoj kaj aludas al la samnoma besto kaj la kunligata devizo, t.e. «prefere morto ol malpuriĝo».

Tiu besta simbolo kaj devizo havas laŭlegende saman originon, kiam la duko de Bretonio Alan al Louarn batalis kontraŭ la normanoj en la 10-a jarcento. Alan kaj siaj soldatoj estis fuĝantaj for de la normanoj kaj pelataj al ŝvelita kaj kota rivero; ĉe l'riverbordo, Alan tiam vidis ermenon pelita de vulpo kiu prefere ol plonĝi riveren kaj malpuriĝi elektis kontraŭstari la vulpon. Alan al Louarn sekvis ĝian ekzemplon kaj alparolis sian roton per tiuj vortoj «kentoc'h mervel eget bezañ saotret» «preferu morton ol malpuriĝon».