Flago de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Kartvela SSR

La flago de laKartvela Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 11-an de aprilo 1951. Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la kartvelaj karakteroj სსსრ (SSSR) en oro en la pinta angulo.

Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis ruĝa, kun la kartvelaj karakteroj საქართველოს სსრ (Sakartvelos SSR) en oro en la pinta angulo.

Inter 1922 kaj 1937, la flago estis ruĝa, kun la cirilaj karakteroj ССРГ (SSRG) samangule.