Flago de Taĝika Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Taĝika SSR

La flago Taĝika SSR estis adoptita la 20-an de marto 1953.

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la ora rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, super la oraj cirilaj karakteroj РСС Тоҷикистон (RSS Toĝikiston) - la nomo de lando en taĝika kaj Таджикская ССР (Taĝikskaja SSR) - la nomo de lando en la rusa.

Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis la sama, sed la unua vico de karakteroj estis en latinaj karakteroj (RSS Tocikiston).

Inter la 4-a de julio 1935 kaj 1937, la flago estis la sama, sed sen la rikoltilo kaj martelo. Inter la 25-a de februaro 1931 kaj julio 1935, la flago estis la sama, sed sen la cirilaj karakteroj. La unua flago de la Taĝika Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 23-an de februaro1929, kaj estis ruĝa kun la blazono en la pintangulo.