Flughaveno de Paris-Le Bourget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paris-Le Bourget
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: LBG ICAO: LFPB
Resuma informo
Lando Francio
Regiono Francilio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto kompanio Paris Aéroport
Apuda urbo Parizo
Alteco 66 m
Geografia situo 48° 56′ 59″ N, 2° 25′ 56″ O (mapo)48.9497222222222.4322222222222Koordinatoj: 48° 56′ 59″ N, 2° 25′ 56″ O (mapo)
Paris-Le Bourget (Francio)
Paris-Le Bourget (Francio)
DEC
Paris-Le Bourget
Paris-Le Bourget
Situo de Paris-Le Bourget
Map
Paris-Le Bourget
Retejo Aéropage Paris-Le Bourget
vdr

La Flughaveno de Paris-Le Bourget (en franca Aéroport de Paris - Le Bourget) (kodo IATA: LBG, kodo ICAO: LFPB) estas flughaveno en Le Bourget kaj Dugny, 12 km nord-nordoriente (NNE) de Parizo, Francio. Ĝi estas nuntempe uzata nur por ĝenerala aviado (aviado de negoco) same kiel por aeraj ekspozicioj.

La flughaveno komencis komercajn operacojn en 1919 kaj dum multe da tempo ĝi estis la nura flughaveno de Parizo ĝis la konstruo de la Flughaveno Parizo-Orly en 1932. Ĝi famis ĉefe kiel loko por surteriĝo de Charles Lindbergh post lia historia transatlantika flugo en soleco en 1927, same kiel elirejo, du semajnojn antaŭe de la franca dumotora aviadilo L'Oiseau Blanc, nome aviadilo kiu elteriĝis por fari transatlantikan flugon sed kiu malaperis mistere en Atlantiko (aŭ eble sur la usona ŝtato Maine).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]