Fenikso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Foinikso (helene Foiníx, latine Phoenix) estis en la helena mitologio nomo de du herooj kaj unu mita estaĵo.

Foinikso - filo de sidona reĝo Agenoro

Krom Fionikso la reĝo Agenoro havis ankoraŭ tiujn ĉi posteulojn:

Kiam Zeŭso forrabis lian fratinon Eŭropon, eliris kun sia frato Kadmo serĉi ŝin. Kiam ŝi ne estis trovebla, fondis li sur orienta bordo de Mediteraneo reĝolandon Fenicion.

Foinikso - edukanto de Aĥilo

En la legendoj li estas jam maljuna viro, instruisto kaj edukisto de la granda heroo de Troja milito. Li rekomendis al Aĥilo, ke li repaciĝu al Agamemno. Li estis ankaŭ la Aĥila konsolanto post morto de lia plej bona amiko, Patroklo.

Foinikso - mita birdo

En mitojn li venis el Egiptio, kie la homoj opiniis, ke li naskiĝis mem el akvo, kiel deĉiama elemento. Ĝi aperadis ĉiam en tempo de inundoj. Pli malfrue ĝi estis konsiderata surtera formo de la Suno, ĉiam denove aperanta hele brilanta. Fine, ĉe grekoj kaj romianoj ĝi estis konsiderata birdo kun mirakla eco. Ĉiujn kvin jarojn ĝi forbruligas sin kaj releviĝas rejuniĝinta el cindro.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Foiníx en la ĉeĥa Vikipedio.