Foldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foldo kaj lango kunigantaj du tabulojn

Foldo estas longforma entranĉo en malmola materialo, ordinare destinita por ion enŝovi en ĝin, aŭ ĉiu el la du sulkoj, faritaj en bindado de libro laŭlonge de la dorso kaj destinitaj doni pli grandan facilon por ĝin malfermi (PIV).

Foldon oni trovas ekzemple ĉe piŝto por enmeti sekurigajn ringojn aŭ en la rando de tabulo, ricevonta la langon elstaran ĉe la rando de alia tabulo, tiel ke ambaŭ kuniĝas.