Fosaĵo
Fosaĵo estas fosita, ordinare longa kavaĵo. Fosaĵoj ĉirkaŭantaj kastelojn, fortikaĵojn aŭ urbojn ofte estas plenaj je akvo por malhelpi al malamikoj eniron en la konstruaĵon.
Fotogalerio
-
Chambord estas ĉirkaŭita de akvo je du flankoj.
-
La imperiestra palaco: nordokcidenta turo kaj fosaĵoj
Nuntempaj fosaĵoj
Pro la nunaj armiloj, fosaĵoj ŝajnas ridindaj hodiaŭ, tamen oni uzas ilin ankoraŭ por malhelpi aliron ekzemple al aŭtoj. Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 oni priprensis konstruadon de fosaĵoj ĉirkaŭ nukleaj centraloj por protekti ilin kontraŭ teroristaj atakoj.
En zooj oni uzas fosaĵojn por krei spacon inter sovaĝaj bestoj kaj la vizitantoj.