Framlingham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Framlingham

Framlingham estas urbeto en Suffolk, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 2840 loĝantojn.

La urbeto fondiĝis dum la frua anglosaksa epoko, kiam konstruiĝis Kastelo Framlingham. Ĉe la vilaĝo situas privata lernejo, Kolegio Framlingham. La preĝejo enhavas tombojn de anoj de la nobela familio Howard, inter kiuj Thomas Howard (3-a duko de Norfolk), Thomas Howard (4-a duko de Norfolk) kaj Henry Howard (grafo de Surrey).

Thomas Danforth, juĝisto dum la Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem, naskiĝis en Framlingham.