Fratoj Montgolfier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Joseph-Michel Montgolfier, kutime nomata nur Joseph Montgolfier (1740 - 1810) kaj lia pli juna frato Jacques-Étienne Montgolfier, kutime nomata nur Étienne Montgolfier (1745 - 1799) estas du francaj industriuloj kaj inventistoj.

Ili konsideriĝas la kreintoj de la unuaj varmaerbalonoj kapablaj porti homojn. La propra invento portis la nomon de la fratoj kaj ĝi markis komencon de la aviada inventaro de la homaro.