Fridujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfermita fridujo

Fridujomalvarmujo estas aparato kiu havas reguligitan internan temperaturon kun la celo konservi nutraĵojn aŭ aliajn substancojn.

Por la konservado de nutraĵoj, la interna temperaturo estas pli malalta ol la ĉirkaŭa ĉambra temperaturo kaj varias iomete ĉirkaŭ 6 gradoj celsiaj.

La malvarmigado estas efektivigita plej ofte per la vaporigado de fluidaĵo, pro kiu energio en la formo de varmo estas forprenata de la interno de la fridujo. La vaporo poste estas kunpremata per kompresoro kaj ĝi fordonas sian varmon ene de radiatoro kiu estas fiksita ekstere surdorse de la fridujo.

La termino "fridujo"

Kvankam la neologismo "frida" por "malvarma" estas preskaŭ neuzata en Esperanto, oni preskaŭ ĉiam uzas la terminon "fridujo" anstataŭ "malvarmujo". Tion verŝajne kaŭzis la fakto ke en multaj naciaj lingvoj la vorto por fridujo komenciĝas per "fri". Tamen, ĉar la radiko "FRID" havas la saman signifon kiel "MALVARM", "malvarmujo" ankaŭ estas ebla esprimo, kaj ĝi estas ankaŭ foje uzata.

Vidu ankaŭ