Fronto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:47, 22 apr. 2013 farita de KLBot2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Fronto (helene Φρόντις– Frontis, latine Phrontis) estis en la helena mitologio nomo de du viroj kaj unu virino.

Fronto - ŝipdirektisto[redakti | redakti fonton]

Li estas la plej konata portanto de tiu nomo, stiristo de la sparta reĝo Menelao. Estis kun li en la Troja milito, kiun li feliĉe postvivis. Sed survoje el la milito hejmen, ĉe la kabo Suniono, li subiĝis al pesto.

Fronto - filo de Frikso[redakti | redakti fonton]

Alia Fronto estis filo de Frikso kaj Ĥalkiopo. Li vivis kun siaj tri fratoj ĉe la kolĉida reĝo Eeto, ilia avo. Post Friksa morto la avo Eeto turmentis ilin tiel kruele, ke ili volis sub gvido de la plej aĝa frato Arguso fuĝi per malgranda ŝipo en patrujon de sia patro, Orĥomenon. Navigantaj surmare ili venis en ŝtormon kaj kraŝis ĉe la insulo Aretio. Tie trovis ilin Argonaŭtoj kaj venigis reen en Kolĉidon. Kiam Argonaŭtoj vojaĝis kun la Ora ŝaffelo hejmen, ĉiuj kvar filoj de Frikso alligis al ili kaj fuĝis el Kolĉido.

Fronto - Trojanino[redakti | redakti fonton]

La tria Fronto estis trojanino, edzino de Panthoo kaj patrino de la batalanto Eŭforbo, kiu mortvundis la batalanton Patroklon kaj tuj poste estis mem mortigita de Menelao.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Frontis en la ĉeĥa Vikipedio.