Gábor Várady

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁRADY Gábor (va:radi ga:bor) estis hungara korpogardoficiro kaj politikisto naskiĝinta en Máramarossziget la 11-an de novembro 1820 kaj mortinta en Máramarossziget la 12-an de novembro 1906.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Várady iĝis korpogardisto en 1840 kaj li redaktis gazeton en manuskripto (Remény, 1841 – 43). En 1848 li elpaŝis, faris advokatekzamenon kaj malfermis advokatoficon en Máramarossziget. Post la falo de la hungara revolucio de 1848 li rifuĝis en Württemberg-on. Post amnestio li denove malfermis advokatoficon. En 1860 li iĝis en sia departemento vicprefekto, en 1861 landkunvena deputito en distrikto Técső dum 31 jaroj. Li fondis kaj redaktis la semajngazeton Máramaros (1865).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Országgyűlési levelek (Pest, 1871);
  • Hulló levelek (Bp., 1892).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]