Güegüense

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Güegüense estas komedia dramo kaj estis la unua teatra verko de la Nikaragva literaturo. Ĝi estas sintezo de la fandado de la hispana kaj la indiana kulturoj, kiuj miksas la teatron, la dancon kaj la muzikon. Güegüense estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj folkloraj rimedoj de la kolonia epoko en Latina Ameriko.

Roluloj de la Güegüense

La Güegüense estas prezentata dum la festoj de Sankta Sebastiano inter la 17a kaj 27a de januaro.

Etimologio

La nomo de la verko estas sama al la nomo de la ĉefa rolulo Güegüense, kiu devenas de la naŭatla vorto "huehue", kiu signifas "maljunulo" aŭ "saĝulo".

Eksteraj ligiloj

Filmeton de la Güegüense en Masaya