GLAT-rajtoj en Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Litovio alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksaj seksumaj agoj, kaj inter viroj kaj inter virinoj, estas laŭleĝaj en Litovio, sed samseksaj edzeco, edzineco kaj registrita partnereco ne estas disponeblaj. Tio signifas, ke ne ekzistas leĝa rekono de samseksaj paroj, do GLAT-uloj ne havas ĉiujn rajtojn, kiujn ne-GLAT-uloj havas, kaj samseksaj paroj ne havas la saman leĝan rekonon, kiujn malsamseksaj paroj havas.

Resuma tabelo[redakti | redakti fonton]

Samseksaj seksumaj agoj laŭleĝaj Jes (Ekde 1993)
Egala aĝo de konsento (16) Jes (Ekde 2003)
Esprimlibereco Jes/No (Kelkaj leĝoj cenzuras GLAT-ajn temojn)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate dungadon Jes (Ekde 2005)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate liveradon de varoj kaj plenumadon de servoj Jes (Ekde 2005)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate ĉiujn aliajn temojn (inkl. nerektan diskriminacion, malamparolon) Jes
Rekono de samseksaj paroj Ne (Pritraktata)
Samseksaj edziĝoj kaj edziniĝoj Ne/Yes (Konstitucia malpermeso ekde 1992; samseksaj edzecoj kaj edzinecoj registritaj en la Eŭropa Unio agnoskitaj por loĝaj celoj ekde 2018)
Duoninfana adoptado de samseksaj paroj Ne
Komuna adoptado de samseksaj paroj Ne
GLAT-uloj permesitaj servi malkaŝe en la armeo Jes
Rajto ŝanĝi juran genron Jes
Konverta terapio malpermesita por neplenaĝuloj Ne
Aliro al eksterkorpa fekundigo por lesboj Ne
Komerca lunaskado por gejaj viraj paroj Ne
Viroj seksumintaj kun viroj permesitaj donaci sangon Jes (Ekde 2022)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]