Gajates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gajates
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37874
Demografio
Loĝantaro 146  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 5° 22′ U (mapo)40.782777777778-5.3669444444444Koordinatoj: 40° 47′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 27,67 km² (2 767 ha) [+]
Gajates (Provinco Salamanko)
Gajates (Provinco Salamanko)
DEC
Gajates
Gajates
Situo de Gajates
Gajates (Hispanio)
Gajates (Hispanio)
DEC
Gajates
Gajates
Situo de Gajates

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gajates [+]
vdr

Gajates [gaĤAtes] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Tierras del Tormes.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Gajates, Galleguillos kaj Valeros, okupas totalan areon de 27,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 39 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]