Gasfaktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gasfaktoro estas enhavo de gaso en la produktoj de la naftoputoj. Ĝi estas mezurata en kubaj metroj por kuba metro aŭ por tuno kaj povas atingi kelkmil kubometrojn por tuno da nafto. Gasa volumento estas kalkulata kondiĉe ke premo egalas al 1,01 x 10⁵ kaj temperaturo estas 20 ⁰C.

Povas esti komenca kaj kuranta gasfaktoroj. La komenca karakterizas naftokuŝejon komence de ĝia ekspluatado, dum tiu kuranta karakterizas ĝin je ĉiu etapo. Se tavolpremo en la kuŝejo superas saturiĝopremon (do diluita gaso ne eliĝas el nafto) la gasfaktoro restas stabila kaj egalas al la komenca enhavo de la gaso en tavola nafto.

Krome la gasfaktoron influas ekspluata reĝimo de la kuŝejo.

  • la akvoprema reĝimo — la gasfaktoro ne ŝanĝiĝas dum la tuta ekspluata periodo;
  • la gasoprema reĝimo — en la lasta ekspluata etapo la gasfaktoro rapide kreskas;
  • la reĝimo de gasigita likvaĵo — unue la gasfaktoro rapide kreskas, poste rapide malkreskas samtempe kun elĉerpiĝo de la kuŝejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газовый фактор // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 94. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]