Gastejo U koule

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo Ĉe globo, cca. 1930

Gastejo U koule (esperante Gastejo Ĉe globo), en loka dialekto pli konata prefere kiel U kule, nomiĝis domo kun elkrantablo situanta ekde la jaro 1888 en Čertova Lhota, pli poste ankaŭ Lhotka ĉe Moravia Ostrava, hodiaŭ urboparto Mariánské Hory. En la jaroj 1927-1955 la domo servis ankaŭ kiel kinejo. En la jaro 1960 ĝi estis detruita.

Fondo de la gastejo

La gastejo U koule situis apud regna ŝoseo el Moravia Ostrava direkte al Opava en Lhotka, kio estis sur angulo de hodiaŭaj stratoj 28. října (tiama strato Palackého) kaj strato Přemyslovců en Mariánské Hory. Ĝi estis konstruita de Clemens Hladisch, kiu estis signifa moraviaostrava tiutempa konstruisto (krom alia li partoprenis en projekto de Katedralo de Dia Savinto kaj reguligon de rivero Ostravice. Clemens Hladisch estis ankaŭ projektiisto, konstruinto kaj posedanto de tiu ĉi gastejo en unu persono. Post ties finkonstruado en la jaro 1888 li postulis pri konceso al trafikado de gasteja ekipaĵo en tiu ĉi domo kun motivigo, ke temas pri unua vera gastejo en tiu ĉi municipo.

La gastejo havis tre avantaĝan situon, ĉar ĝi situis proksime de dinamike evoluanta Ferfabriko Vítkovice kaj ĝi povis esti tial abunde vizitata de loĝantoj de Moravia Ostrava kaj Vítkovice. Arkitekture temis pri tre sulkigita konstruaĵo el ruĝa brika masonaĵo. Personecon de la posedanto rememorigis signaturoj C. H. en finigo de tegmenteto super arkaĵo.

Plua trafiko

Posedanto Clemens Hladisch ankoraŭ en la jaro 1888 decidiĝis lui la drinkejon al sperta juda gastejestro Samuel Offner, kio trafis komencan reziston de loka municipa komitato. En la jaro 1908 la domon kun gastejo aĉetis Konstrua kaj entreprenistara societo en Mariánské Hory komune kun gasteja konceso, kiun ĝi dum la tuta tempo de sia ekzistado (ĝis la jaro 1950) rentumis al diversaj posedantoj.

Pase de la tempo aperis diversaj problemoj kun nivelo de la entrepreno trafikata de diversaj luintoj. En la jaro 1936 la kompanio konsideris jam fermi la gastejon pro kaŭzo de gvidado de juĝa disputo kontraŭ unu el la luintoj.

Parto de la konstruaĵo estis ankaŭ granda ĉambregoluigata al diversaj celoj, kiu estis en la jaro 1927 alikonstruita je kinejo kun nomo Osvěta (origine tiu ĉi kinejo estis en najbara objekto), ekde la jaro 1941 ĝi nomiĝis Adria.

La ĉambrego kaj ĝardeno de la objekto estis ofte eluzataj al gravaj lokaj agadoj, precipe al tiuj, kiuj aranĝis loka socialdemokratio. En oktobro de 1893 ĉi tie okazis fondanta kunsido de ostrava minista societo Prokop gvidata de Petr Cingr.

Pereo de la objekto

La loko hodiaŭ, kie situis iama gastejo.

La trafiko de kinejo finis en la jaro 1955 kaj ekde tiu tempo la objekto restis neeluzita. En la jaro 1960 la tuta objekto estis detruita. Malgraŭ tio la loko, kie la gastejo U koule situis, estas senĉese alte frekventata, ĝi restis ĝis hodiaŭ nesurkonstruita.

Referencoj

  • KORBELÁŘOVÁ, Irena, et al. Ostrava 1880 - 1939. 1. vyd. Třinec : Wart, 2000. 179 s. ISBN 80-238-5949-8, paĝo 36.

Eksteraj ligiloj