Gea de Albarracín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gea de Albarracín
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 452  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 1° 21′ U (mapo)40.4110386-1.346651Koordinatoj: 40° 25′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 031 m [+]
Areo 57,45 km² (5 745 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gea de Albarracín (Provinco Teruelo)
Gea de Albarracín (Provinco Teruelo)
DEC
Gea de Albarracín
Gea de Albarracín
Situo de Gea de Albarracín
Gea de Albarracín (Hispanio)
Gea de Albarracín (Hispanio)
DEC
Gea de Albarracín
Gea de Albarracín
Situo de Gea de Albarracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gea de Albarracín [+]
vdr

Gea de Albarracín [ĤEa dealbaraZIN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 24 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara. Gea de Albarracín estas unu el sudokcidentaj municipoj de la regiono. Gea de Albarracín estas sur tre montara areo je 1 031 msm, komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1512 oriente al Teruelo kaj okcidente al Albarracín.

Ĝi estas ĉe la fluejo de la rivero Guadalaviar (el araba ŭadi al-abjad, "blanka rivero" ), konata sudoriente, en Valencilando kiel rivero Turia. Parto de ĝia municipa teritorio estas okupata de la protekita loko de la Pinaroj de Rodeno (pinastroj); ĝi etendiĝas laŭlonge de 623 Ha.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro. Ĝis la 20a de Aŭgusto 1610 ĝi estis loĝloko de araboj tre grava en la komarko, ĉar estis 2 340 loĝantoj (452 domoj laŭ datumoj de la Markizo de Aytona, Vicreĝo de Aragono). Tiun tagon estis forpelitaj 2 260 moriskoj, el kiuj, kun 750 de Teruelo kaj Bezas, foriris al la marhaveno de Los Alfaques, en San Carlos de la Rápita (Taragono). Sekve ĝi estis reloĝata de kristanoj ĉefeel Navaro, Kastilio, Valencilando, Katalunio kaj Andaluzio.

Ekde 2010 la Kultura Asocio El Solanar de Gea en la lasta semajnfino de julio rekreas la tragedion kiun tiu forpelo okazigis al la loĝloko. La moriska pasinteco aperas simbole ankaŭ en la municipa blazono kiel kapo de maŭro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el 1 151 loĝantoj en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 378 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, pinaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]